Longe for - Persone

Longe for - Persone

Альбом
62 minutoj
Год
2009
Язык
`Esperanto`
Длительность
293590

Şarkının sözleri aşağıdadır Longe for , sanatçı - Persone çeviriyle birlikte

" Longe for " şarkısının sözleri

Çevirili orijinal metin

Longe for

Persone

La suno ĵetas lumon al la urba strat'

Finfine la printempo venis

Mi vidas ĉion nun en tute nova stat'

Kaj ĝojas nun ĉar mi eltenis

La sento kreskas ke mi estas viva hom'

Ĉar eblas vivi pli facile

La tuta mondo estas mia propra dom'

La koro batas maltrankvile

Por vi, sed vi estas longe for

Al vi sopiras mia kor'

La verda parko estas nun la renkontej'

Same mirinde ĉiujare

Dum tia tag' mi pensas ke mi ŝatus plej

Nur trinki vinon apudmare

Mi vere ŝatas la printempon tie ĉi

Sed dum la tagoj mi laboras

Kaj kvankam mi amas la amikojn ĉirkaŭ mi

Okazas foje ke mi ploras

Por vi, ĉar vi estas longe for

Al vi sopiras mia kor'

Tro longe jam atendis mi

Sed tamen mi atendos pli

La suno ĵetas lumon al la urba strat'

Kaj lante la somero venas

Sed kvankam ĉio estas nun en nova stat'

Vi sciu ke mi apartenas

Al vi, sed vi estas longe for

Al vi sopiras mia kor'

2 milyondan fazla şarkı sözü

Farklı dillerde şarkılar

Çeviriler

Tüm dillere yüksek kaliteli çeviriler

Hızlı arama

İhtiyacınız olan metinleri saniyeler içinde bulun